La folio al la vento
Hajkaro
dilluns, 20 de gener del 2014
Baldaŭ ekpluvos
Baldaŭ ekpluvos.
Tibidaba preĝejo
kaŝas la kapon
__________________________________________________
Tibidabo: monto en Barcelono
dissabte, 28 de desembre del 2013
Krepuska suno
Krepuska suno
videbla nevidebla
sur aŭtovojo
dilluns, 23 de desembre del 2013
Neniu vidas
Neniu vidas.
Ankaŭ ĉielo magiiĝas
en granda urbo
dilluns, 9 de desembre del 2013
Noktaj lumetoj
En ambaŭ flankoj
de vilaĝa rivero,
noktaj lumetoj
dissabte, 16 de novembre del 2013
Krepuska suno
Krepuska suno
la krutaĵon flavigas -
akva flustraĵo
dimecres, 25 de setembre del 2013
Subite, pluvas
Subite, pluvas
.
Sub metala turego
mi malsekiĝas
dimarts, 27 d’agost del 2013
Akvo blankiĝas
Akvo blankiĝas.
krepusko proksimiĝas
la riverturnon
Missatges més recents
Missatges més antics
Inici
Subscriure's a:
Missatges (Atom)