Sub griza ĉielo
la vespera sunlumo
super la domoj
Kun nebulego
nevideble sub ponto
estas rivero
Jarcentoj pasas
sed ankoraŭ samsono
montras la horojn
Subita helo
en la ĉambro el ŝtono,
fenestroj el lumo
La ŝtonoj pasas
vojaĝante per trajno,
la ĉielo restas